Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
292 832 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la monato | Enkonduko |
El Greco [grEko], esperante "La Greko", (naskiĝis en 1541 – mortis la 7-an de aprilo 1614) estis pentristo, skulptisto kaj arkitekto de la hispana fina Renesanco kiu disvolvis tre personecan stilon en siaj maturaj verkoj. Li kutime subskribis siajn pentraĵojn per la grekaj literoj de sia kompleta nomo Doménicos Theotokópoulos nome Δομήνικος Θεοτοκόπουλος, ofte aldonante la vorton Κρής (Kres, "Kreta"), tiel demonstrinte kaj rememorinte sian grekan devenon. Tamen aktuale li estas konata universale per stranga nomo El Greco, kie lia itala kromnnomo Il Greco transformiĝis al el Greco, ŝanĝante nur la italan artikolon Il al la hispana El, kombinante tiele hispanan kun itala vorto, anstataŭ Il Greco aŭ El Griego. El Greco estis naskita en Kreto, kio estis tiam parto de la Venecia respubliko, kaj la centro de post-bizanca arto. Li trejniĝis kaj iĝis majstro ene de tiu tradicio antaŭ vojaĝado en la aĝo de 26 al Venecio, kion ankaŭ aliaj grekaj artistoj faris. En 1570 li moviĝis al Romo, kie li malfermis atelieron kaj efektivigis serion de verkoj. Dum sia restado en Italio, El Greco riĉigis sian stilon per elementoj de Manierismo kaj de la Venecia Renesanco. En 1577, li moviĝis al Toledo, kie li vivis kaj verkolaboris ĝis sia morto. En Toledo, El Greco ricevis plurajn gravajn mendojn kaj produktis siajn plej konatajn pentraĵojn. Lastaj artikoloj de la monato: Metroo de Parizo, Bjalistoko |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
La nuna kunlaboraĵo estas la Listo de originalaj romanoj en Esperanto. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Amazona arbaro, Honkongo, Eŭropa Kosma Agentejo,,... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
|